Reveno al la Ĉefpaĝo

ĈU JAM REVENIS KRISTO ?
"BIBLIO KAJ BAHA-ISMO"
 

Unueco en Diverseco / Bàb kaj Bahà'u'llàh /
Kiu ? / Kie ? / Kiam ? / Kiel ? / Kial ? / Biblio
 

UNUECO EN DIVERSECO


Evoluado fundamente regas la universon. Ĉio aperas, disvolviĝas ĝis sia matureco, poste velkas, kaj fine malaperas por naski ion espereble superan kaj pli bonan.

Ankaŭ tiel faras homa socio, komparebla kun ovo : kiel ovo fekundigita de genetikaj informoj detruiĝas por naski kokidon, kiu superas al ĝi, tiel malnova socio kaduka "fekundigita" de Vorto Dia (lôgos signifas ambaŭ vorton, scion aŭ informon, en la greka versio de la Biblio "Septante" ) transformiĝas al supera kaj pli perfekta socio.

Tiel, per Diaj Vortoj transdonitaj de Moseo sklavaro fariĝis popolo fama dum la regno de Salomono pro sia potenco kaj pro siaj kvalitoj. Per Diaj Vortoj transdonitaj de Jesuo-Kristo la kaduka imperio romia naskis kristanan civilizacion okcidentan, kiu esploris la universon de la atomoj ĝis la steloj. Per Diaj Vortoj transdonitaj de Mahometo arabaj triboj krudaj kaj kruelaj akiris brilegan kulturon, kiu prilumis la mondon dum jarcentoj…

La religioj ŝajnas diversaj ĉar ankaŭ ilin regas la leĝo de evoluado. Religio konsistas el du partoj : unu estas porĉiama, neŝanĝebla, kaj temas pri spiritaj kvalitoj necesaj por bonstato de homoj kaj socioj ; alia rilatas al sociaj leĝoj praktikaj, kaj ŝanĝiĝas laŭ tempoj, lokoj kaj popoloj, ĉar malnovaj rimedoj ofte ne povas solvi novajn problemojn de evoluanta socio.

Estas klare, ke la Diaj Vortoj transdonitaj de ĉiu profeto siatempe estis fonto de vivo, de paco kaj de scio por la homaro. Dank’al ili, homoj kleriĝis kaj sinsekve unuigis familiojn, tribojn, reĝejojn kaj naciojn.

Nun la homaro staras ĉe la sojlo de tutmonda civilizacio, kaj evidentiĝis, ke malnovaj kutimoj ne sukcesos kuraci ĝiajn nunajn malsanojn. Ĉu necesos religio nova aŭ renovigita ? Al tiu demando jese respondis Báb kaj Bahá’u’lláh, la du fondintoj de la Baha-ismo.

Multaj religiaj tradicioj atendas je la "Lastaj Tagoj" Sanktulon, kiu estos anoncita de Heroldo kaj starigos "Oran Eraon" aŭ "Regnon de Dio" :
* Laŭ la Hinduoj li estos la Deka Avataro de Viŝnu’.
* Laŭ la Judoj revenos Elijah’ antau la Mesio. (Malaĥi 4/5-6) (Jesaja 11/1-12)
* Laŭ la Zoroastranoj alvenos Uŝidar-Mah’ kaj Ŝah’-Bahram’.
* Laŭ la Budhanoj li estos la Kvina Budho de la universala frateco.
* Laŭ la Kristanoj revenos Jesuo "en la gloro de sia Patro" (St Mateo 16/27)
* Laŭ la Islamanoj unue aperos Mehdi’ kaj poste revenos Jesuo ('Isa’)
 
BÀB KAJ BAHÀ'U'LLÀH  


Mirza’ Ali’ Mohammad’ (1819-1850) estis juna komercisto de la urbo Ŝiraz’, en la suda parto de Persio. La 23an de majo 1844 li tie publike proklamis, ke li estas la Mehdi’ atendita de la islamanoj. Alpreninte la kromnomon "Báb" (t.e. la pordego, tra kiu oni atingos la veron), li anoncis, ke tuj post li alvenos alia multe pli glora sendito de Dio. Báb kaj liaj disĉiploj estis terure persekutitaj kaj mortigitaj.

Unu el liaj disĉiploj, Mirza’ Hoseyn’ Ali’ Nuri’ (1817-1892), estis filo de ministro kaj genealogie posteŭlo de la antikvaj reĝoj persaj, de Zoroastro, de Jishaj’ kaj de Abrahamo. Enkarcerigita en la malliberejo de Teheran’ fine de 1852, li havis vizion kaj ekkonsciis, ke li estas la Mesio por la nuna epoko. De post tiu tempo, li alprenis la kromnomon "Bahá’u’lláh" (Baha-ollah, t.e. arablingve: lumo, splendoro, gloro de Dio), kaj konstante proklamadis firme sian mesaĝon dum sia tuta vivo, spite al ĉiuj persekutadoj kaj sortobatoj. Tia eminentulo ege ĝenis la persan registaron, kiu petis de la otomana imperio lian ekzilon.

Tial oni ekzilis lin unue al Bagdado dum dek jaroj (1853-1863). Por prepari sin spirite al sia misio, li ermitiĝis en la kurdaj montaroj (1854-1856) ĉe la urbo Solejmanijjeh’. Li poste rivelis sian mision al sia kunularo, ĵus forironte el Bagdado.

Li trapaŝadis la Otomanan Imperion kaj ŝipveturis sur la Nigra Maro por atingi Konstantinopolon (la nuna Istanbul’) kaj fine Andrinopolon (la nuna Edirne), kie li restis dum 5 jaroj (1863-1868) kaj kie li proklamis oficiale sian mision al ĉiuj estroj religiaj kaj politikaj de la tiama mondo (1867).

Ĉar lia famo senĉese kreskis, oni ĝismorte ekzilis lin al Akko (1868-1892), kiu estis punkolonio ĉe la monto Karmel’, en Palestino. Bahá’u’lláh ĉiam asertis, ke li estas Tiu atendita de ĉiuj religioj por gvidi la homaron maturiĝantan al universala paco, justeco kaj unueco. Se tio estas vera, kio estas skribita pri li kaj pri lia misio en la Biblio ?

KIU ? : POSTEŬLO DE JIŜAJ'  


Profetaĵo anoncanta la Mesion kaj lian regnon (Jesaja 11/1-12) indikas, ke li estos homa posteŭlo de Abraham' kaj de Jishaj’. Kiuj opinias, ke ĝi aludas al Jesuo, tiuj devus konsenti, ke lia alveno plenumis ĝin nur parte laŭ la simbola signifo, kaj preskaŭ tute ne se oni komprenas ĝin laŭvorte : Jesuo ja estis posteŭlo de Jishaj’ kaj elmontris tiujn kvalitojn priskribitajn, sed la universala paco simbole anoncita ne efektiviĝis (St Mateo 10/34-36), kaj la judoj estis ne kunigitaj sed disigitaj tra la mondo ! Logike estas pensi, ke tiu profetaĵo temas pri iu alia.

Jesuo anoncis la alvenon de la Parakleto (Advokato, Konsolonto), kiu estos sendita de la Patro por gvidi la homojn al la Vero, por rememorigi al ili la instruojn de Jesuo, kaj por anonci al ili la venontajn eventojn (St Johano 14/26) (St Johano 16/8, 12-15). Laŭ la kristanoj temas ne pri homo sed pri la Sankta Spirito. Sed notinde estas, ke tiu Parakleto agos kiel ĉiuj profetoj homaj de la Biblio : li parolos ne de si mem sed diros nur tion, kion li estos aŭdinta, kaj anoncos la estontecon ! Ja tiel agis Moseo (Eliro 7/1-2) kaj Jesuo-Kristo (St Yohano 12/49), kiun nomis "profeto" li mem kaj liaj samtempanoj Agoj 3/22-23) (St Luko 13/33)(St Mateo 13/54-57 kaj 21/11). Ĉu novan instruon ne revelaciitan de Jesuo (St Johano 16/12-13) alportis la Sankta Spirito ? Ne !

Kvankam li klare anoncis sian revenon (St Johano 16/2-3, 28) (St Mateo 16/27), Jesuo konsilis al siaj disĉiploj ne kredi tiujn, kiuj asertos ke Kristo estas revenanta tie aŭ tie-ĉi (St Luko 21/8) (St Mateo 24/23-26), eble ĉar tiam novan nomon havos Kristo, liaj disĉiploj kaj la "Nova Jerusalemo" (Apokalipso 2/17 kaj 3/7,11-13) (Jesaja 62/1-2). Rimarkinde estas, ke iu nomo ofte rilatas kun la reveno de la Mesio kaj kun la "Lastaj Tagoj" : tiu estas "Majesto, Gloro de Dio" aŭ simile, ĉar la vortoj Dio/Patro/Eternulo/Elohim/IHWH signifas ĉiuj la saman Realecon Dian (Apokalipso 21/23) (Jeĥezkel 43/1-7) (Jesaja 40/3-5) (St Mateo 16/27).

KIE ? : SUR LA MONTO KARMEL'  


La monto Karmel’ situas en la norda parto de la antikva lando Kanaan’ ( nun ĉe la israela urbo Hajfa’), ĉe la marbordo (Jesaja 2/2) (Jesaja 9/1) (Psalmaro 48/1-2). Ĝia nomo signifas en la hebrea lingvo : "fruktoĝardeno" aŭ "fruktodona kampo".

La Biblio indikas, ke la monto Karmel’ vidos la gloron de Dio (Jesaja 35/1-2), ke sur ĝi sidos la vero (Jesaja 32/14-17), kaj ke tie oni paŝtos la ŝafaron de Dio (Jeremio 50/19) (Miĥa 7/14).
 

KIAM ? : EKDE 1844  


Jesuo konsilis al siaj disĉiploj viglon kaj preĝon, ĉar neniu krom la Patro konas la tagon kaj la horon de la «fino» (St Marko 13/32-36). Sed parolante pri sia reveno, Jesuo faris tri promesojn, kies efektiviĝo anoncos kaj atestos ĝin :
1 ) La Evangelio de la Regno estos predikita tra la tuta mondo, kaj poste venos la"fino" (St Mateo 24/14). Fakuloj opinias, ke tio realiĝis dum la dua parto de la 19a jarcento, kiam eŭropanoj koloniis la aliajn kontinentojn.
2 ) La judoj estos forkaptitaj en ĉiujn naciojn, kaj Jerusalemo estos piedpremata de la nacianoj (goim = homoj nejudaj), ĝis kiam plenumiĝos (t.e. finiĝos) la tempo de la nacianoj (St Luko 21/24-28). Tio signifas, ke post tiu ekzila tempo la izraelidoj revenos en Palestinion. Fakte la romianoj ilin dispelis post juda ribelo en la jaro 135a PK. La islamanoj daŭrigis tiun ekzilon, post kiam ili konkeris Jerusalemon en la jaro 637a PK. Nur ekde la dua parto de la 19a jarcento la judoj amase revenis en Palestinon por fine restarigi Israelon en 1948. Tia reveno estis ebligita de la otomana registaro, kiam ĝi konsentis la liberan praktikadon religian en sia imperio per sia "Edikto de Toleremo", la 21an de marto 1844.
3 ) En sia tria promeso Jesuo-Kristo atentigas nin pri la profetaĵoj de Daniel’, kiuj anoncis lian alvenon kaj lian revenon (St Mateo 24/15):

Estos sepdek semajnoj inter le ordono por rekonstrui la murojn de Jerusalemo kaj la mortigo de Sanktoleito (tiun, kiun oni ŝmiris per la sankta oleo, oni nomas greklingve Kristos, latinlingve Mesio, kaj hebrealingve Mashiah') (Daniel 9/24-27). En la bibliaj profetaĵoj la tempo havas simbolan valoron, laŭ kiu unu tago samvaloras kiel unu jaro (Jeĥezkel 4/6) (Nombroj 14/34). Tiel la 70 (7+62+1) semajnoj konsistas el 490 tagoj, kiuj simbole samvaloras kiel 490 jaroj. Estis kvar ediktoj de la persaj reĝoj por la rekonstruado de Jerusalemo :
      * edikto de Ciro (Ezra 1) en la jaro 538a AK, sed poste nenio okazis.
      * edikto de Dario (Ezra 6) en la jaro 519a AK, sed nur la templo estis restarigita.
      * edikto de Artaĥŝast’(Ezra 7) en la jaro 457a AK, post kiam la judoj ekrekonstruis la murojn de Jerusalemo.
      * edikto de Artaĥŝast’ (Nehemio 2) en la jaro 444a AK, kiu konfirmis la trian edikton.
Ja pasis 490 sunjaroj de la unua edikto de Artaĥŝast’ (457 AK) ĝis la morto de Jesuo (33 PK).

Pasos 2300 tagoj (do simbole 2300 jaroj), ĝis kiam la sanktejo estos denove sanktigita (Daniel 8/13-14). Se oni kalkulas ekde la sama edikto unua de Artaĥŝast’, oni konstatas, ke tiu 2300jara periodo finiĝas je la jaro 1843a PK : do Kristo estus revenanta en la jaro 1844 de la kristana erao.

 

KIEL ? : EL LA ORIENTO KAJ TRA LA "PORDO"  


Biblia profetaĵo (Jeĥezkel 43/1-7) rakontas, ke la "Majesto (Gloro) de Dio" revenos en la Templon, tra la pordego ("Báb" en la araba lingvo) kaj el la oriento, por eterne resti en ĝi. Jeĥezkel’ diras, ke trifoje li vidis tiun "Majeston (Gloron) de Dio", en kiu vidiĝas kvazaŭ bildo de homo (Jeĥezkel 1/26-28).

La unua templo de Jerusalemo estis detruata de Nabukadnecar’ en la jaro 586a AK. La dua templo estis rekonstruita en la jaro 516a AK, post la reveno de la judoj el Babilono. Poste ĝi estis anstataŭita per la templo de Herodo, kiu estis apenaŭ finita kiam la romianoj detruis ĝin en la jaro 70a PK. Kvankam Jeĥezkel’ faris tiun profetaĵon dum la ekzilo de la judoj en Babilono, ŝajnas malfacile kredi, ke ĝi aludas nur al la rekonstruo fizika de la dua templo, ĉar kiel la "Majesto (Gloro) de Dio" povus eterne resti en ĝisfunde detruita templo ? Necesas simbole kompreni tiun profetaĵon, same kiel la eldirojn de Jesuo komparanta sin al la templo (St Johano 2/18-22) aŭ al la pordo, tra kiu alvenas la savo (St Johano 10/1-2, 9)

La nevola ekzilo de Bahá’u’lláh laŭvorte plenumis la vortojn de la profeto Miĥa’ (Miĥa 7/11-15) : fine de la 19a jarcento, la biblia leĝo diskoniĝis tra la tuta mondo, kaj la judoj amase ekrevenis por restarigi sian landon Israel’. En tiu tempo, post la anonco de Báb (Jesaja 40/3-5) (Malaĥi 3/1), Bahá’u’lláh estis ekzilata el Teherano kaj Bagdado al Palestino. Li travojaĝis la otomanan imperion de Oriento al Okcidento (St Mateo 24/27), de la Maro Nigra al la Maro Mediteranea, de la kurdaj montaroj al la monto Karmel’. Kiel pasis 40 jaroj mirindaj de la eliro el Egiptio ĝis la eniro en la Kanaanan Landon, tiel dum sia 40jara vivo misia (1852-1892) Bahá’u’lláh elmontris mirindaĵojn kaj "paŝtis la ŝafaron de Dio".

 

KIAL ? : POR SURTERE STARIGI LA REGNON DE DIO  


Jesuo-Kristo avertis siajn disĉiplojn kontraŭ la falsaj profetoj, kaj asertis, ke per liaj agoj oni rekonos ĉu iu profeto estas vera aŭ falsa (St Mateo 7/15-20). Sed mirakloj ne estas fidindaj pruvoj, ĉar eĉ la falsaj profetoj povas fari miraklojn kaj mirindaĵojn (St Mateo 24/24). Tralegante la Biblion, oni ekscias, ke la Mesio venos surteren por :

1 )  Glori  Jesuon  kaj  rememorigi  liajn  instruojn (St Johano 14/26 kaj 16/14-15)  

Bahá’u’lláh ĉiam atestis pri Jesuo, liaj agoj kaj instruoj. Same li faris pri la aliaj senditoj de Dio : Adamo, Kriŝno, Abrahamo, Moseo, Zoroastro, Budho, Mahometo, Báb…

Laŭ la instruoj de Bahá’u’lláh, ne eblas al homo senpere koni Dion, Kiu estas la ununura Kreinto transcenda de ĉiuj universoj. Ĉar kio estas malperfekta kaj limigita, tio ne povas kompreni la Senliman Perfektecon. Tial Dio senĉese sendas Siajn senditojn por gvidi kaj grade eduki la homojn (St Johano 12/44-50kaj 14/6). Tiel Dio fariĝas videbla, aŭdebla kaj komprenebla al homoj pere de Siaj senditoj (St Johano 14/7-11). Ĉiuj profetoj proklamas la saman mesaĝon fundamentan (St Mateo 5/7-19 kaj 22/36-40), sed donas por sia epoko novajn leĝojn pli bonajn kaj taŭgajn ol la antaŭajn (St Mateo 9/16-17).

Bahá’u’lláh simbole komparas Dion kun la suno, kiu estas fonto de lumo kaj vivo, kaj la profetojn kun speguloj perfekte puraj kaj poluritaj : ja estas la sama "suno de vero", kiu tutsplendore manifestiĝas per malsamaj "speguloj", kun potencoj malsamaj sed taŭgaj laŭ tempo, loko kaj popoloj. Sed la spegulo ne estas la suno, kaj la suno nek malsupreniras nek enkorpiĝas en la spegulon ! (Eliro 7/1-2) (St Johano 12/44-46 kaj 14/9-10)

Tiel klarigas Bahá’u’lláh la esencan unuecon de ĉiuj religioj kaj profetoj malgraŭ iliaj ŝajnaj malsamoj. Li asertas, ke ĉiuj senditoj diaj elmontras la samajn kvalitojn de Dio, kaj ke ĉiun el ili oni devas konsideri kiel la "revenon" de tiu antaŭa. Tio komprenigas, kial Jesuo ŝajne kontraŭdiris la asertojn de Johano la Baptisto : kvankam Johano respondis al la judoj ke li estas (KORPE) nek la Mesio, nek la Profeto, nek Elijah', sed "la voĉo de krianto en dezerto" (St Johano 1/19-23), Jesuo-Kristo asertis, ke Johano  estas ja (SPIRITE) la reveno de la profeto Elijah’ atendita antaŭ la alveno de la Mesio, ĉar Johano posedas kaj elmontras la spiriton, la potencon kaj la kvalitojn de Elijah’ (St Mateo 11/13-14 kaj 17/13-17).

Bahá’u’lláh plej klare asertis, ke li estas la Mesio por la nuna epoko sed ne la lasta. Ĉar post minimume 1000 jaroj alvenos alia Sendito de Dio, kiu proklamos novan Revelacion por la tiama homaro (Apokalipso 20/1-7)

2 ) Detronigi reĝojn (Jesaja 24/21-23), kaj anonci la estontecon (St Johano 16/8,12-13)  

Estante en Andrinopolo (1867), Bahá’u’lláh skribis al ĉiuj estroj politikaj kaj religiaj por proklami sian mision dian, kaj admoni ilin, ke ili agu por paco kaj justeco. Sed plejmulto el ili neglektis aŭ eĉ malestime rifuzis akcepti la avertojn ! Pro tio Bahá’u’lláh profetis ilian detronigon kaj malfeliĉon, kaj ĉio okazis kiel dirite al la imperioj franca, aŭstra, rusa, germana, turka kaj al la Ŝaho de Persio. Bahá’u’lláh asertis, ke la ekvilibro de la ĝisnuna mondo estas disrompita per la vibra influo de tiu neimageble grandioza mondordo nova, kiun li anoncas (Apokalipso 21/1-6).

3 ) Klarigi profetaĵojn kaj gvidi al la Vero (St Johano 16/13) (Jesaja 29/11-12, 18, 24)

Dum sia tuta vivo misia Bahá’u’lláh verkis multajn leterojn, epistolojn kaj librojn en araba kaj persa lingvoj, kies originalojn konservas la Bahaa Centro Monda en Hajfa’.

En la libro Kitáb-i-Íqán (Ketabe Ikan = Libro de Certeco) li klarigas la signifojn de la profetaĵoj menciitaj en la Sankta Biblio kaj en la Nobla Korano.

En la libro Kitáb-i-Aqdas (Ketabe Akdas = Plej Sankta Libro) li donas leĝojn kaj konsilojn por kuraci kaj resanigi la suferojn de la homaro, kaj por gvidi ĝin al matureco surbaze de universalaj amo, paco, justeco kaj unueco. Kiel malgranda semo potenciale entenas plej perfektan arbon kun ĉiuj ĝiaj branĉoj, folioj, floroj kaj fruktoj, (St Marko 4/30-32) tiel tiu dia plano naskos iom post iom neimageble grandiozan socion tutmondan (Apokalipso 22/2).

Ne estas dubo pri aŭtentikeco kaj signifo de la Baha-aj Skriboj, ĉar ni havas ambaŭ la originalajn tekstojn de Bahá’u’lláh kaj aŭtoritatajn komentariojn de ‘Abdu’l-Bahá (Abdol-Baha, 1844-1921) kaj Shoghí Effendí Rabbání  (Ŝogi Efendi Rabani, 1897-1957).

4 ) Starigi la "Regnon de Dio" (Jesaja 11/1-12)

Kiel estas skribite en la Biblio, la mesaĝo de Bahá’u’lláh temas nur pri amo, paco, justeco kaj unueco (Jesaja 11/1-12), kaj iom post iom efektivigos la regnon de Dio, kiel en la koroj tiel en la ĉiutaga vivo (St Luko 17/20-21).

AMO : Ĉiuj profetoj ĉiam proklamis, ke amo al Dio kaj al proksimulo estas la fundamento de la diaj instruoj (St Mateo 5/38-39 kaj 22/36-40). Amo estas nepra kanalo inter homo kaj Dio : se homo ne amas Dion, li senigas sin je la dia amo, kiu tamen ĉeestas ĉie kaj ĉiam. Tial homo povas malami iun "lampon aŭ spegulon" sed ne la Lumon, kiu brilas en ĝi (St Mateo 12/32). Jesuo diris, ke oni rekonos liajn disĉiplojn pro ke ili havos amon unu al la alia (St Johano 13/34-35). Sed Bahá’u’lláh aldonas, ke tia amo devas esti universala, ĉar venis la tempo, kiam endas konsideri la teron kiel ununuran landon, kaj la homaron kiel unusolan familion.

UNUECO : Oni povus resumi la Baha-an Kredon per la vortoj "Unueco en Diverseco"
Unu estas Dio, tial unu estas la profetoj kaj la religioj malgraŭ malsamaj ritoj kaj kutimoj. Ĉar religio devus esti nur fonto de amo kaj scio, vere religia ago estus forlasi religion, kiu kaŭzus malamon kaj konfliktojn ! Unu estas la Religio kun la Scienco, ĉar ili ambaŭ serĉas la Veron per rimedoj malsamaj sed komplementaj. Unu estas la homaro biologie kaj spirite, kvazaŭ ĝi estus unu arbo, kies branĉoj, folioj, floroj kaj fruktoj estus ĝiaj gentoj.

JUSTECO : La justeco estas donaco dia, kiu ebligas al homo vidi kaj kompreni per si mem. Se homo estas gvidata de la justeco, li certe trovos «spiritajn» rimedojn al problemoj ekonomiaj kaj materiaj. Tial instruas Bahá’u’lláh, ke la tero estas nur unu lando, kaj ke ĉiuj homoj estas ĝiaj civitanoj egalrajtaj, kiaj ajn estas iliaj sekso, raso, nacio, religio aŭ riĉeco. La ekstremaj riĉeco kaj malriĉeco estos forigitaj de la venonta homa socio per demokratia regado kaj per universala edukado. Ĉar homoj estas kvazaŭ krudaj juveloj, kiuj rivelas sian valoron nur post polurado, nepre necesas eduki ilin ĉiujn kaj ĉefe la knabinojn, ĉar la virino estas la fundamento de la familio, kiu siavice estas la fundamento de la homa socio. En la socio anoncita de Bahá’u’lláh, la laboro estos rajto kaj devo de ĉiu homo ĉar ĝi estas nepre necesa por la bonfarto de la homo kaj de la socio. Bahá’u’lláh diris, ke laboro plenumita kiel servo al la homaro estas vera preĝo kaj adorago al Dio.

PACO : Bahá’u’lláh anoncis, ke universala paco baldaŭ efektiviĝos, kaj ke paŝon post paŝo ĝi stariĝos firme por ĉiam dank’al registaro kaj tribunalo supernaciaj kun konfederacio de la nacioj bazita sur komuna konsultado kaj demokratia baloto. Tiam, komunaj decidoj ebligos senarmadon de ĉiuj nacioj, kaj saĝan uzadon de la tergloba medio kaj de ĝiaj riĉaĵoj. Ankaŭ gravega por paco estas universala helplingvo kun komuna skribo. Kvankam neniu scias tiujn, kiuj estos finfine elektitaj, ‘Abdu’l-Bahá kaj Shoghí Effendí estis tre favoraj al ESPERANTO. Notinde estas, ke Lidja Zamenhof fariĝis fervora baha-anino, kaj ke Zamenhof konis kaj estimis Baha-ismon.

SERĈADO DE LA VERO : Bahá’u’lláh vigle insistis, ke la homoj nun maturiĝintaj ne blinde sekvu la religiestrojn (St Mateo 23/13, 23-24) kaj la kutimojn de la pasinteco, sed male malfermu siajn okulojn kaj orelojn, por certiĝi sendepende kaj sentime pri la vero, forigante ĉiujn antaŭjuĝojn. La Sanktaj Skriboj Baha-aj instruas, ke homo povas ekkoni ion per kvar rimedoj malperfektaj unuope sed arope valoraj : la percepto de la kvin sensoj, la dedukto de la racio, la sperto de aliaj kaj la propra intuicio. Sed la Skriboj aldonas, ke nur la Vortoj de Dio estas neerarema gvidilo, kaj ke la Sankta Spirito estas la ĉefa forto de la vivo.

BAHA-A KOMUNUMO : Malgraŭ teruraj kaj senĉesaj persekutadoj (St Johano 15/18-19), la Baha-a Kredo disvastiĝis tra la tuta mondo (Agoj 5/38-39). Je la jaro 1992 ĝi estis establita en 232 landoj kaj teritorioj, kaj kunigis 6 milionojn da homoj el plej diversaj devenoj religiaj, rasaj kaj naciaj, ĉar homo baha-aniĝanta tute ne devas malkonfesi sian kulturan aŭ religian heredon, sed male trovas ĝian plenumiĝon. La Baha-a Komunumo tre vigle agadas por paco, edukado, protektado de la medio, disvastigo de la gehomaj rajtoj, plibonigo de la sano kaj de la vivrimedoj, kunlaborante kun UNESKO, OMS kaj UNo kiel neregistara organizo ekde 1948. En 1970 ĝi ricevis konsultan statuson ĉe EKOSOK kaj UNICEF. Sed Bahá’u’lláh postulis, ke la baha-anoj "ne enŝovu sian nazon en politikan vazon", kaj ke ili obeu kaj respektu la leĝojn kaj la registaron de sia lando (St Mateo 22/17-21). La Baha-a Komunumo ĉiutage elmontras, ke la vortoj de Bahá‘u’lláh estas ne iuj vanaj imagaĵoj de revulo aŭ de naivulo, sed ja konkrete realigeblaj.

 

Ĉu Jam Revenis Kristo en la "Gloro de Dio" ?

La Leganto Juĝu Mem !
 

Reveno al / SUPRO / ĈEFPAĜO


Religia rondo La TTT-ejo membras en Religia Rondo.
 

[ Posta ] [ Antaùa ] [ Hazarda ] [ Listigu ] [ Aldonu ] [ Redaktu ]

Virtuala Esperantujo